Unu el miaj problemoj estas, ke mi kutime senintence uzas Esperanton kaj la hispanan samtempe (kvankam miaj nunaj niveloj de ambaŭ lingvoj ne estas altaj).
Pro tio, oftas ke kiam leganta estas mi, mi devas provi pensi ĉu la lingvo, kiun mi legas, estas la hispana aŭ Esperanto.
En la kazo de Ido, kelkfoje mi sentas min mem subkonscie komprenanta multe, kvankam mi ne parolas ĝin.
Sed la sama problemo okazas kun mia legado je Ido.
(Kompreneble mi malofte legas en Ido).
Kiam mi komprenas Idon, mi aŭtomate pensas, ke tiu estas Esperanto, kiun mi legas.
Tiuj tute ne estas bonaj aferoj.
Mi bezonas apartigi ilin por ke mi ne konfuziĝu.