Antaŭ kelkaj semajnoj, mi amikiĝis kun poliglota amiko en Brazilo.
Li neniam uzas la anglan por paroli kun mi, ĉiam vjetname babilas li, mojose!
Ankaŭ plaĉas al mi liaj propraj planlingvoj.
Hieraŭ, mia bona amiko en Usono decidis komenci lerni la vjetnaman.
Li ege amas lerni lingvojn (ankaŭ mi, kompreneble, ĥaĥa).
Do, ekde nun, mi ja helpos lin lerni ĝin, kvankam mi ne scias kiel komenciĝi.
Plue, hodiaŭ, mi volas komenci lerni la japanan.
Mi havas kelkajn bonajn amikojn, kiuj lernas ĝin, do, ili helpos min multe (espereble) ^_^
"Dankegarojn" al miaj bonaj amikoj en la tuta mondo!